Apokrifoj de la Nova Testamento

La apokrifoj de la Nova Testamento estas religiaj tekstoj apokrifaj, nome neakceptitaj en la kristana Biblia kanono kiuj pro enhavo aŭ fikcia atribuado referencas al la Nova Testamento.

La tri kriterioj uzataj de la antikva Kristana Eklezio por konsideri “kanona” ene de la Nova Testamento estis:

  • Apostola patreco: atribuebla al la instruo aŭ al la senpera redakto de la apostoloj aŭ de iliaj plej proksimaj kunuloj;
  • Liturgia uzo: nome tekstoj legitaj dum liturgiaj ritoj de la praaj kristanaj komunumoj;
  • Ortodokseco: nome tekstoj kiuj respektu la dogmajn verojn (Unueco kaj Triunueco de Dio, Jesuo Kristo vera Dio kaj vera homo...).

La apokrifoj de la Nova Testamento estas katalogeblaj surbaze de ilia enhavo, ĝenro kaj origina fonto laŭ jenaj kategorioj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search